Ne ondo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ne ondo, en angla No wave, estas muzika kaj arta ĝenro nomita el la etoso de avangardaj muziko kaj vidaj artoj el kiu ĝi aperis fine de la 1970-aj jaroj en Novjorko.[1][2]

La muzika termino No wave estis vortoludo bazita sur la malakcepto de la komerca muziko new wave.[3] Reagante kontraŭ la elteno fare de punko de kliŝeoj rokenrolo, neondaj muzikistoj anstataŭe eksperimentis per bruema muziko, dissonado, kaj maltonaleco, same kiel per ne-rokaj ĝenroj kiel libera ĵazo kaj diskoo dum ofte montris erozieman, kvereligan kaj nihilisman mondorigardon.[4][5][6]

En 1978, Rhys Chatham organizis koncerton en arta institucio The Kitchen kun du bandoj de brumuziko per elektraj gitaroj en kiuj ludis Glenn Branca (Theoretical Girls kaj Daily Life, en kiu ludis Branca, Barbara Ess, Paul McMahon, kaj Christine Hahn) kaj aliaj du bandoj de brumuziko per elektraj gitaroj en kiuj ludis Chatham mem (The Gynecologists kaj Tone Death, en kiuj ludis Robert Appleton, Nina Canal, Chatham, kaj komponisto Peter Gordon). Tone Death ludis la komponon de Chatham de 1977 por elektraj gitaroj Guitar Trio, kiu estis inspirita de la minimalisma peco de La Monte Young Trio for Strings kaj la versio de Chatham pri The Ramones ĉe la muzikklubo CBGB tra Peter Gordon.[7] Tiun pra-neondan koncerton sekvis kelkajn semajnojn poste iniciaton kiam Artists Space servis kiel ejo por la neonda muzikmovado, gastigante kvinnoktan subkulturan neondan muzikfestivalon, organizitan de artistoj Michael Zwack kaj Robert Longo, kie ludis 10 lokaj bandoj, inter kiuj The Gynecologists de Rhys Chatham, Communists, Theoretical Girls de Glenn Branca, Terminal, kaj Tone Death de Rhys Chatham,[8] kaj Daily Life de Branca.[9][10] En la finaj du tagoj de la evento ludis DNA kaj the Contortions vendrede, sekvitaj de Mars kaj Teenage Jesus and the Jerks sabate.[11] Angla muzikisto kaj diskoproduktoro Brian Eno, kiu dekomence estis veninta al Novjorko por produktori la duan albumon de Talking Heads nome More Songs About Buildings and Food, estis en la publiko.[11] Impresita per tio kion li vidis kaj aŭdis, kaj konsilita de Diego Cortez, Eno estis konvinkita, ke tiu movado estu dokumentita kaj proponis la ideon de kompilalbumon, No New York, kaj li mem kiel produktoro.[12]

Dum unuaj jaroj la grupo Sonic Youth estis identigita kun la neonda movado, sed kiam tiu movado malaperis post mallonga tempo, Sonic Youth kontinuis evoluigi sian stilon en direktojn de punko kaj rok-muziko kaj iĝis unu de la plej gravaj grupoj de alternativ-muziko.

La movado mem estis mallongdaŭra sed tre influa en la muzika mondo. Krom la muzika ĝenro, la no wave movement havis ankaŭ gravan influon en sendependendaj kino (no wave cinema), modo kaj vidaj artoj.[13]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Romanowski, P., eld. (1995) [1983] The New Rolling Stone Encyclopedia of Rock & Roll. H. George-Warren & J. Pareles (Reviziita eld.). New York: Fireside. pp. 717. ISBN 0-684-81044-1.
  2. Masters 2007, p. 5
  3. Alison Pearlman, Unpackaging art of the 1980s, p. 188
  4. . James Chance and the Contortions: Buy (17a de Februaro 2005). Alirita 17a de Septembro 2013.
  5. NO!: The Origins of No Wave. Arkivita el la originalo je 2016-03-05. Alirita 2023-05-09.
  6. No Wave – Music Highlights – AllMusic. AllMusic.
  7. Patrick Nickleson, The Names of Minimalism: Authorship, Art Music, and Historiography in Dispute, University of Michigan Press, p. 159
  8. Patrick Nickleson, The Names of Minimalism: Authorship, Art Music, and Historiography in Dispute, University of Michigan Press, p. 158
  9. Patrick Nickleson, The Names of Minimalism: Authorship, Art Music, and Historiography in Dispute, University of Michigan Press, pp. 151-152
  10. Reynolds 2006l5, p. 146.
  11. 11,0 11,1 Reynolds 2005, p. 146.
  12. Reynolds 2005, p. 147.
  13. Masters 2007, p. 200

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Berendt, Joachim E. The Jazz Book: From Ragtime to Fusion and Beyond. Brooklyn: Lawrence Hill Books, 1992. "The Styles of Jazz: From the Eighties to the Nineties," p. 57–59. (ISBN 1-55652-098-0)
  • Masters, Marc. (2007) No Wave. London: Black Dog Publishing. ISBN 978-1-906155-02-5.
  • Moore, Alan W. "Artists' Collectives: Focus on New York, 1975–2000". En Collectivism After Modernism: The Art of Social Imagination after 1945, Blake Stimson & Gregory Sholette, 203. Minneapolis: University of Minnesota Press, 2007.
  • Moore, Alan W., kaj Marc Miller (eld.). ABC No Rio Dinero: The Story of a Lower East Side Art Gallery. New York: Collaborative Projects, 1985
  • Pearlman, Alison, Unpackaging Art of the 1980s. Chicago: University of Chicago Press, 2003.
  • Reynolds, Simon. (2005) “Contort Yourself: No Wave New York”, Rip It Up and Start Again: Post-punk 1978–84. London: Faber and Faber, Ltd., p. 139–157.
  • Taylor, Marvin J. (eld.). The Downtown Book: The New York Art Scene, 1974–1984, foreword by Lynn Gumpert. Princeton: Princeton University Press, 2006. (ISBN 0-691-12286-5)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo No wave en la angla Vikipedio.