Nebulo
Nebulo estas amaso de densa akva vaporo formiĝanta en malsupra atmosfero (nubo super la tero). Ĝi malklarigas la vidon kaj tiel povas kaŭzi problemojn en la trafiko. Oni parolas pri nebulo, se oni vidkapablas malpli ol je unu kilometro (ĉe brumo oni vidas pli fore ol 1 km).
La nebulo estiĝas per precipito de akvovaporo el la aero. La estiĝo dependas de la kvalito kaj kvanto de la kondensigaj kernoj. La urboj, industria ĉirkaŭo produktas multon da kondensigaj kernoj, tiel tie oftas la nebul-estiĝo. Nebulo nomiĝas ankaŭ apenaŭ travidebla aerosol-riĉa aero. Tiun ĉi artan nebulon oni uzas dum koncertoj por distri aŭ dum militaraj agoj por kaŝi sin.
Nebulkaptilo estas retaĵo, en kiu kondensas nebulogutoj, por akiri daŭran trinkakvoprizorgon.
Nebulozo estas astronomia objekto kiu aperis, por la unuaj astronomoj, kvazaŭ "makuleto da nebulo".
Proverboj
Ekzistas proverboj pri nebulo en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof[1]:
„ Nebuligi al iu la okulojn. ” „ Ĝi ne eliris ankoraŭ el malproksima nebulo. ”
Referencoj