Nederlandistiko

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La nederlandistiko aŭ nederlanda filologionederlande Neerlandistiek - estas la scienca fako okupiĝanta pri la nederlanda lingvo kaj la nederlandlingva literaturo kaj cetera kulturo de Nederlando kaj Flandrio, aparte pri la historio de la lingvo.

Laŭ la historia scienca evoluo, la fako komence estis parto de la fako Germanistiko (kiu origine celis esti "Ĝermanistiko"), sed evoluis esti sendependa fako.

Historio[redakti | redakti fonton]

Bazo de la nederlanda lingvo estis la mezepoka "meznederlanda lingvo". Ĝi estis vaste parolata lingvo, dum skribaj dokumentoj en ĝi relative maloftis, ĉar kiel ĝenerala skriba interlingvo uziĝis la latina lingvo. Komence de la 16-a jarcento la meznederlanda lingvo perdis prestiĝon: la kleruloj, kiuj konsideris sin humanistoj kaj anoj de la "moderna" epoko renesanco, asociigis la lingvon kun la "malhela" kaj malaprezata antaŭa mezepoko. Multaj meznederlandaj arte manskribitaj dokumentoj tial perdiĝis, kaj foje "recikliĝis" kiel kovertoj por modernaj renesancaj libroj. [1]

Komence de la 19-a jarcento sub influo aparte de la germana lirikisto kaj germanisto August Hoffmann von Fallersleben reekvivis intereso pri la meznederlanda lingvo kaj literaturo. Aparte en Flandrio, kie la mezepoko estis kulture tre prospera epoko, la vekiĝanta nacia rekonsciiĝo spronis la intereson pri la mezepoka nederlanda. En la lingva konflikto inter la flandra (nederlanda) kaj valona (franca) lingvo de Belgio ili volis montri, ke la nederlanda lingvo en Belgio estis kultura lingvo kun longa kaj grava kultura pasinteco. En Nederlando, kie la "ora epoko" ne estis la mezepoko, sed la 17-a jarcento, la revivigo de la historio de la nederlanda lingvo okazis sen tiom da patriotismo, kaj pli malemocie.

Dum la 20-a jarcento la scienca fako evoluis, sed ankaŭ kreskis la konscio ke ekzistas multaj nesplorataj kaj nekonataj aspektoj pri la historio de la lingvo.

Fakaj ĵurnaloj[redakti | redakti fonton]

  • Forum la Letteren
  • De Gids
  • Levende Talen
  • Literatuur
  • Nachbarsprache Niederländisch (baze germane)
  • Nederlandse letterkunde
  • Nederlandse taalkunde
  • Neerlandia
  • Neerlandica extra muros
  • De Nieuwe Taalgids
  • Onze Taal
  • Spektator
  • Taal en tongval
  • Tijdschrift voor literatuurwetenschap
  • Tijdschrift voor Nederlandse Taal- en Letterkunde

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Herman Vekeman kaj Andreas Ecke, "Geschichte der niederländischen Sprache" ["Historio de la nederlanda lingvo"], Berno 1992, ISBN 3-906750-37-X