Nederlando en la Somera Olimpiko 1900

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nederlando en la Somera Olimpiko 1900
Somera Olimpiko 1900 en Parizo
Flagtenanto: 
Sportistoj 29 en 6 fakoj
Medaloj
rango: 18
Oro
0
Arĝento
2
Bronzo
3
Sume
5
vdr

La nederlanda teamo aktiva en la Somera Olimpiko 1900 en Parizo havis 29 sportistojn. Ili partoprenis en 6 fakoj. La sportistoj atingis 2 arĝentajn kaj 3 bronzajn medalojn. Sume la teamo en la Olimpiko havis la 18-an rangon.

François Brandt, Roelof Klein kaj la nekonata franca knabo, kiun ili petis helpi

La Nederlanda Olimpika Komitato fondiĝis nur en 1912, kaj do en tiu ĉi olimpiko ankoraŭ ne povis helpi pri la partopreno de sportistoj.

La remistoj François Brandt kaj Roelof Klein estis parto de la nederlanda ok-opa remista teamo, kiu sur la rivero Seine inter Courbevoie kaj Asnières-sur-Seine gajnis bronzan medalon kun Hermanus Brockmann, sportisto plenkreska, sed relative malpeza, kiel la stiristo. En la konkurso de du remistoj kaj aldona stiristo, la nomoj de la stiristoj por ses el la sep partoprenintaj skipoj ne estas konataj - tio nekutimas por modernaj olimpikoj, kiuj kutime estas tre bone dokumentitaj: La plej granda parto de tiuj nekonataj stiristoj estis junaj francaj knaboj pezantaj proksimume 25 kilogramojn, kiujn la skipoj dungis al sia avantaĝo. Brockmann ankaŭ en la konkurso de du remistoj kaj aldona stiristo devis stiri la nederlanda boaton de Roelof Klein kaj François Brandt. La paro rimarkis, ke la 60 kg pezo de Brockmann metas ilin en malavantaĝon; ili anstataŭigis lin kun loka knabo de 33 kg kaj venkis en la finalo mallarĝe batante la francan teamon. Tamen poste la olimpikaj kronikistoj decidis, ke pro la knabo (maksimume 10-jara) la du-opa boato ne estis nederlanda sed internacia, kaj tiu ora medalo laŭ la reguloj pri internaciaj sportaj teamoj en olimpikoj ne kalkuliĝas en la nederlandaj statistikoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]