Neolitiko
El Vikipedio
(Alidirektita el Neolitika epoko)
Neolitiko (el la greka: νεο, nova, juna kaj λιθος, ŝtono) ) estas prahistoria epoko, dum kiu oni uzadis ilojn el poluritaj ŝtonoj.
Ekzistas du malsamaj difinoj:
- Laŭ la kvalito de la iloj kaj armiloj, ĝi estas la kulturo de la poluritaj ŝtonoj, karakterizita de altvaloraj iloj, kiuj konsistas el zorge prilaborita ŝtona klingo aŭ pinto kaj ligna aŭ osta tenilo. Laŭ tia difino ne ekzistas mezolitiko.
- Laŭ ekonomia formo, ĝi estas produkta ekonomia formo kun ŝtoniloj, kiu pro agrikulturo kaj/aŭ bredado distingiĝas de la mezolitiko de kolektantoj kaj ĉasantoj, kiuj jam havis altvalorajn ilojn.