Objekto (gramatiko)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Nerekta objekto)
Saltu al: navigado, serĉo

En gramatiko, la objekto estas unu el la ĉefaj argumentoj de transitiva verbo kaj ĝenerale signas celon de la ago de la verbo. Objekto povas konsisti el pluraj vortoj.

Rekta objekto[redakti | redakti fonton]

La objekton de unutransitivaj verboj oni ĉiam nomas rekta objekto. Ekzemploj:

Ŝi manĝis pomon.
La filozofoj diskutis siajn teoriojn.

Multaj lingvoj (inkluzive Esperanton) signas la rektan artikolon per aparta kazo, la akuzativo. Aliaj lingvoj uzas nur la vortordon por distingi ĝin de aliaj frazeroj, kaj kelkaj lingvoj uzas prepozicionpostpozicion por signi la rektan objekton.

Nerekta objekto[redakti | redakti fonton]

Dutransitivaj verboj havas du objektojn. Tiu rekte trafitan de la ago de la verbo ankoraŭ nomiĝas rekta objekto, sed tiu, kiu signas ricevanton, nomiĝas nerekta objekto. Ekzemploj:

Mi skribis leteron al vi.
La patrino donis panon al sia filino.

Multaj lingvoj signas la nerektan artikolon per aparta kazo, la dativo. Aliaj lingvoj (inkluzive Esperanton) uzas prepozicionpostpozicion por signi la rektan objekton, kaj kelkaj lingvoj uzas nur la vortordon por distingi ĝin de aliaj frazeroj.