Nereuzebla lanĉo-sistemo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Raketo Delta-III dum la lanĉo de la kosmosondilo Dawn

Nereuzebla lanĉo-sistemo estas lanĉo-sistemo kiu uzas nereuzeblajn lanĉo-veturilojn (ELV) por porti ŝarĝojn en la kosmon. Ĉi tiuj veturiloj estas desegnitaj por ununura uzado kaj ĝiaj komponantoj ne estas rekuperataj post la lanĉo. Tiuj veturiloj normale konsistas el kelkaj etaĝoj, kiuj estas forĵetitaj unu post unu dum la flugo de la raketo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]