Neue Hütte (Schmalkalden)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Neue Hütte
arkitektura strukturo
Lando Germanio vd
Situo
Geografia situo 50° 44′ 57″ N, 10° 28′ 14″ O (mapo)50.749310.4705Koordinatoj: 50° 44′ 57″ N, 10° 28′ 14″ O (mapo)
Neue Hütte (Germanio)
Neue Hütte (Germanio)
DEC
Neue Hütte
Neue Hütte
Situo de Neue Hütte
Map
Neue Hütte
vdr
Plano de la muzea komplekso.
Meze en la liberaera muzeoparto.

La Teknika muzeo Neue Hütte (germane: Technisches Museum Neue Hütte) troviĝas ĉe la periferio de Schmalkalden, Gothaer Straße/Neue Hütte nr 1 kaj impresas eĉ la nur aŭte preterveturantojn per ĝiaj arkitekture estetikaj altfornoj.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La muzeo estas komplekso da altfornoj el la 1835-a jaro, kie regionaj feraj ercoj fanditis. Ĝi funkciis ĝis 1924 kaj reprezentas unike konservitan transiron de mezepoka al moderna ercofandado. La tuto faras klasicismostile belegan industrian unuon, en kies centro staras altfornaro kun trabfakaĵo. La muzeo inaŭguritis en oktobro de 1989.

Kolektoj[redakti | redakti fonton]

Ĉirkaŭite de tri deponejoj por lignokarbo, de la loĝdomo de la mineja sekretario, de turbina domo, de dua altforno kaj de la akvopova maŝinaro, la elmontrejo dokumentas en sia unua parto la evoluon kaj teknikan funkciadon de la altfornoj (ankaŭ per modeloj).

En dua parto muzea oni estas informata pri la historio de la fera kaj ŝtala metioj en la regiono kaj pri la diversaj maŝinoj uzitaj. Tie troviĝas ankaŭ historiaj forĝejoj por najloj respektive lignoboriloj kie regule okazas rekta prezentado de la farado.

Rondgvidadoj specialaj pri diversaj temoj kaj laŭ la intereso de lernejaj grupoj/grupoj de trejnotoj ekzistas ekde la malfermo de la muzeo. Krome ofte aranĝatas nedaŭraj ekspozicioj pri diversaj temoj en kunteksto kun fero kaj ŝtalo. Por sciencaj reserĉado oni disponigis fakbibliotekon. Rekomendeblan broŝuron el la 1870-a jaro pri la feroproduktado eblas akiri (represite). Krome diversaj faldfolioj kontentigas ĉian ajn scivoleman malsaton.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Museumsverband Thüringen (eld.): Museen in Thüringen, Edition Leipzig 2001, ISBN 978-3-361-00612-0, p. 148-149

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Hejmpaĝo de la muzeo.