Nevo (rivero)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
„Palaca ponto“ super Neva en Sankt-Peterburgo

Neva estas rivero en nord-okcidento de Rusio, nur 74 kilometrojn longa. La rivero elfluas el Ladoga lago kaj enfluas la Baltan maron. Sur la 48 insuloj de ĝia delto staras urbego Sankt-Peterburgo, la dua plej granda urbo kaj eksa ĉefurbo de Rusio, la plej norda el la plej grandaj urboj de la mondo.

Navigado

Neva estas navigebla, sed ne dum malvarma sezono. Pere de ĝi kargo, veninta al la mara haveno, estas transportata plu laŭ riveroj kaj kanaloj de Rusio. Neva estas parto de la kargoŝipaj vojoj „Balta maro — Blanka maro“ kaj „Balta maro — Volgo“. Por ebligi trairon de grandaj riveraj kargoŝipoj dum naviga sezono, pontoj de Peterburgo estas disigataj por kelkaj noktaj horoj ĉiutage (laŭ preciza horaro). Disigado de pontoj estas fama turisma amuzaĵo, aparte pitoreska dum „blankaj noktoj“ (fino de junio).

Inundoj

En Neva oftas leviĝoj de la akvonivelo (inundoj), foje katastrofaj. La leviĝoj okazas pro forta okcidenta vento, kiu levas nivelon de la maro en la Finna golfo, pro kio nature digita rivero ankaŭ leviĝas. La lasta granda leviĝo okazis en januaro 2005, kiam kelkaj kajoj de Peterburgo estis kovritaj de akvo. Inundoprotekta digaro estas konstruata en elfluejo de Neva, ĉe la insula urboparto konata kiel Kronŝtadt, por protekti la urbon; plejparto de la projekto estas jam realigita.