Nitramido

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nitrilamido
Kemia formulo
H2N2O2
Nitramido
Plata kemia strukturo de la
Nitramido
Nitramido
Tridimensia kemia strukturo de la Nitramido
Alternativa(j) nomo(j)
  • Nitroamido
  • Nitroamino
  • Nitrilamido
CAS-numerm-kodo 7782-94-7
ChemSpider kodo 22941
PubChem-kodo 24534
Fizikaj proprecoj
Aspekto senkolora aŭ blanka solidaĵo
Molmaso 62,028g mol−1
Denseco 1,378 g/cm−3[1][2]
Fandpunkto 72-75°C [3]
Acideco (pKa) 1.429 [4]
Solvebleco Akvo:solvebla
Mortiga dozo (LD50) 410 mg/kg (buŝe) [5]
GHS etikedigo de kemiaĵoj
GHS Damaĝo Piktogramo
07 – Toksa substanco
GHS Signalvorto Averto
GHS Deklaroj pri damaĝoj H315, H319, H335
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P261, P264, P264+265, P271, P280, P302+352, P304+340, P305+351+338, P319, P321, P332+317, P337+317, P362+364, P403+233, P405, P501
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

Nitramidonitrilamido estas neorganika kombinaĵo de nitrogeno kaj la sola neorganika amido. Ĝi estas amino-amida substanco, senkolora solidaĵo, uzata kiel eksplodaĵo, kies derivaĵoj estas RDX kaj HMX (vidu reakciojn 6 kaj 7). Nitramido estas izomero de la hiponitroza acido. Ĝia molekulo esence estas amina grupo ligita al nitra grupo, ne planara en la gasfazo sed planara en la kristalfazo. Nitramido devas storiĝi ekskluzive en vitraj aŭ platinaj ujoj ĉar ĝi atakas latunon kaj metalaĵoj. Nitramido estis unuafoje sintezita de Johannes Thiele (1865-1918) kaj Arthur Lachman (1873-1957)[6] en 1896.[7] En alkala akva solvaĵo, nitramido malkomponiĝas en akvon kaj dunitrogenan oksidon (vidu reakcion 5).

Bonvolu ne konfuzi...
Nitramido
Hiponitroza acido
Hiponitroza acido estas izomero de la nitramido

Reakcioj[redakti | redakti fonton]

Reakcio 1[redakti | redakti fonton]

  • Preparado de nitramido per traktado de sulfata acido kun kalia nitrokarbamato:[8]

kalia nitrokarbamato + 2 sulfata acido nitramido +karbona duoksido + 2 kalia bisulfato

Reakcio 2[redakti | redakti fonton]

  • Preparado de nitramido per malkomponado de la nitrokarbamata acido:

nitrokarbamata acido nitramido +karbona duoksido

Reakcio 3[redakti | redakti fonton]

  • Preparado de nitramido per traktado de nitrata acido kun natria sulfamato:

natria sulfamato +nitrata acido nitramido +natria bisulfato

Reakcio 4[redakti | redakti fonton]

  • Preparado de nitramido per traktado de amoniako kun dunitrogena pentoksido:

dunitrogena pentoksido +2 amoniako nitramido + Amonia nitrato

Reakcio 5[redakti | redakti fonton]

nitramido dunitrogena oksido +akvo

Reakcio 6[redakti | redakti fonton]

  • RDX (trinitramido, mallongigo por Rojala eksplodaĵo por Malkonstruado) estas trimero de la nitramido. Ĝi estas blanka solidaĵo pli detrua ol TNT. RDX estis uzata dum la 2-a Mondmilito kaj ankaŭ restas en la militaj aplikoj. RDX prepariĝas per nitrolizo de la heksametilenotetramino:

heksametilenotetramino +2 nitrogena unuoksido RDX

Reakcio 7[redakti | redakti fonton]

  • HMX (aŭ tetranitramido, kies signifo estas Alta Fandopunkto Eksplodaĵo), kune kun RDX, estas alta pezmolekula eksplodaĵo kaj unu el la plej potencaj kemiaĵoj kun detrupovoj.

2heksametilenotetramino + 8 dunitrogena trioksido 3 HMX

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]