Nok-kulturo
La Nok-kulturo en meza Niĝerio estas konata ĉefe pro siaj impresaj terakotaj figuroj, kapoj, pretigitaj en 500 a.K. ĝis 200 p.K., laŭ la karbonanaliza metodo. La Nok-figuroj tiel apartenas al la plej malnovaj figuraj artoj de Nigra Afriko.
Oni trovis la unuajn figurojn en 1928, dum stano-minado, proksime al loko nomata Nok. La terakotoj mondfamiĝis, post kiam britoj trovis en 1944 figuron, kiu servis kiel birdotimigilo kaj publikigis pri ĝi. La troviĝejoj etendiĝas sur ĉ. 500 x 170 km en la sudokcidento de la Jos-altebenaĵo en centra Niĝerio. La komunumo de Katsina kaj Sokoto situas je la nordokcidenta limo de la ĝis nun konataj trovejoj.
Karakterizaj estas la stilizitaj figurigoj de bestoj kaj homoj, ties elipsaj ĝis triangulaj okuloj, kies pupilo estas enpremita. La figuroj ofte havas barbon, ornamaĵojn, interesan hararon. La kruda kaj grajna surfaco estas kaŭze de erodo.
Oni trovis ankaŭ pruvaĵojn pri fer-prilaboro el tiu periodo.
Vidu ankaŭ [redakti]
Literaturo [redakti]
- P. Breunig, N. Rupp: Nichts als Kunst. Archäologische Forschungen zur früheisenzeitlichen Nok-Kultur in Zentral-Nigeria. en: Forschung Frankfurt. Frankfurt 2006,2-3,73-76. Ŝablono:ISSN
- P. Breunig, N. Rupp: Das Rätsel der Nok-Kultur. en: Spektrum der Wissenschaft. Heidelberg 7.2008, 64-72. Ŝablono:ISSN
- C. Boullier, A. Person, J.-F. Saliège, J. Polet: Bilan chronologique de la culture Nok et nouvelle datations sur des sculptures. en: Afrique - Archéologie & Arts. Paris 2.2001,9-28. Ŝablono:ISSN
- Angela Fagg: A preliminary report on an occupation site in the Nok valley, Nigeria: Samun Dukiya, AF/70/1. en: West African Journal of Archaeology. Ibadan 2,1972,75-79. Ŝablono:ISSN
- Bernhard Fagg: The Nok Culture in prehistory. in: Journal of the Historical Society of Nigeria. Ibadan 1.1959,4, 288-293. Ŝablono:ISSN
- B. Fagg: The Nok Culture. Excavations at Taruga. en: The West African Archaeological Newsletter. Ibadana 10.1968, 27-30. Ŝablono:ISSN
- B. Fagg: Recent work in West Africa, new light on the Nok Culture. en: World Archaeology. Abingdon 1.1969,1, 41-50. Ŝablono:ISSN
- B. Fagg: Nok terracottas. National Commission for Museums and Monuments, Lagos. London 1977. ISBN 0-905788-00-1
- J. Jemkur: Aspects of the Nok Culture. Zaria 1992. ISBN 978-125-081-X
- N. Rupp, J. Ameje, P. Breunig: New studies on the Nok Culture of Central Nigeria. en: Journal of African Archaeology. Frankfurt 3.2005,2, 283-290. Ŝablono:ISSN
- Ŝablono:Internetquelle
- R. Tylecote: The origin of iron smelting in Africa. en: Westafrican Journal of Archaeology. Ibadan 5.1975, 1-9. Ŝablono:ISSN
- R. Tylecote: Iron smelting at Taruga, Nigeria. en: Journal of Historical Metallurgy. London 9.1975,2, 49-56. Ŝablono:ISSN