Nomspaco

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Nomspaco estas abstrakta universo, kiun konsistigas nomoj, terminoj ktp. Ene de nomspaco ĉiu nomo devas esti nemiskomprenebla.

Modernaj programlingvoj ebligas uzi po plurajn nomspacojn samtempe; unu sama nomo povas ekzisti en pluraj el ili, havante malsamajn signifojn. Tiam oni povas precizigi, pri kiu signifo temas, indikante la nomspacon en kiu la bezonata nocio estas difinita.

Ekzemplo[redakti | redakti fonton]

Ene de limigita universo de ies familio homo povas esti konata kiel Ludoviko. En pli vasta komunumo la nomo Ludoviko povas esti plursignifa, kaj oni povus ĝin precizigi indikante la nomspacon per familinomo kaj adreso, ekz-e «Ludoviko Zamenhofo, Varsovio, strato Dzika, 9». En alia familio (do, en alia nomspaco) la nomo Ludoviko probable indikas tute alian individuon.

Simile estas pri la nomspaco Vikipedio:Vikipediistoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]