Saltu al enhavo

Norda distrikto de Israelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Norda distrikto
מחוז הצפון
Meĥoc haCafon

jen inkluzive de la Golanaj Altaĵoj, kiuj internacie ne konsideratas parto de Israelo
jen inkluzive de la Golanaj Altaĵoj, kiuj internacie ne konsideratas parto de Israelo
Distriktoj de Israelo
Bazaj informoj
Ĉefurbo Nazareto
Areo 3 324 km²
Loĝantaro 1 185 400 (2005)
Loĝdenso 356,6 loĝ/km²
ISO-kodo IL-Z
vdr

La norda distrikto (hebree מחוז הצפון, Meĥoc haCafon) estas unu el ses ĉefaj administraj unuoj de Israelo. Distrikta ĉefurbo estas Nazareto. En 2005 en la teritorio vivis 1 185 400 loĝantoj.

La distrikto pludividiĝas al kvar (laŭ israela registara vidpunkto kvin) subdistriktoj, nomataj נפות ("nafot", plurale; singulare nafa):

  • Cefat resp. Safed
  • Kineret
  • Jizre'el
  • Akko
  • Golano; tiu el kvar naturaj regionoj konsistanta subdistrikto estis aneksita de la israela ŝtato, sed la Unuiĝintaj Nacioj kaj aliaj internaciaj organizaĵoj ne agnoskas ĝin parto de la ŝtata teritorio de Israelo.


la distrikta ĉefurbo Nazareto