Novalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Novalo estas neologisma vorto pri la esprimo provizore nekulturata plugtero.

Ĝi aperas jam en la Biblio, en la Malnova Testamento, kiam Dio diras, ke oni devas ripozigi eĉ la agron ĉiun sepan jaron.

En la kristana kulturrondo novalo aperis en la formo de la du- kaj triagraj kultivcikloj, kiam oni lasis duonon aŭ trionon de la agro nesemita.

La novaligo celis konservon de la agra produktemo, eviton de elĉerpiĝo de la grundo. Oni malnove tute ne kultivis la novalon, poste oni plugis trifoje (la tria servis kiel antaŭpreparo por la semado).

Oni distingas du tipojn de novalo:

  • nigra novalo: tute nekulturata agro
  • verda aŭ duonnovalo: oni semas someran verd-plantojn por plugi ilin kiel verd-sterkon (ĉefe fabacoj, grenacoj, kolzo).