Novoĉerkassko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Triumfa arko memore al kozakoj, kiuj venkis Napoleonon, survoje al Novoĉerkassk

Novoĉerkassk (ruse Новочеркасск) estas urbo en Rostova provinco en Rusio.

Kodo de OKATO de la urbo (en jaro 2005) estas 60427.

La interurba telefona kodo estas 86352, la enurbaj telefonnumeroj estas kvinciferaj (en jaro 2005).

Historio

La urbo estis fondita en jaro 1805 kiel ĉefurbo de donaj kozakoj. Ĝis 1805 la ĉefurbo de kozakoj estis Ĉerkassk (nun Staroĉerkassk, en la rusa Malnova-Ĉerkassk) situanta apud rivero Don. Ĝi suferis preskaŭ ĉiuprintempe de daŭraj inundoj. Pro tio la atamano (komandanto) de kozakoj Matvej Ivanoviĉ Platov petis permeson de caro Aleksandro I. transloki la kozakan ĉefurbon. Baldaŭ venis en Ĉerkassk-on la generalo-inĝeniero Devolan kun komisio de la caro elekti kune kun Platov la novan lokon de urbo kaj prezenti la planon de konstruota urbo. Ili kun komisiono elektis lokon je ĉirkaŭ 20 km norde de Ĉerkassk, sur altaĵo apud Aksaj, riverbrako de Don. Je la 30-a de majo 1805 estis celebrita la fondado de la urbo. La triumfa transloko okazis je la 9-a de majo 1806.

La plej fama evento en postaj jaroj estis ribelo de laboristoj en Novoĉerkassk de soveta potenco en 1962.

Geografio

La loka tempo estas la sama kiel moskva tempo (en jaro 2005). Geografiaj koordinatoj de la urbo estas 47° 26′ N 40° 05′ O / 47.433 °N, 40.083 °O / 47.433; 40.083 (mapo)Koordinatoj: 47° 26′ N 40° 05′ O / 47.433 °N, 40.083 °O / 47.433; 40.083 (mapo). La urbo estas sur alta dekstra bordo de rivero Aksaj (Аксай) (dekstra branĉo de rivero Don (Дон)), ĉe enfluo en ĝin de rivero Tuzlov (Тузлов).


Loĝantaro

Ĝi havas statuson de urbo ekde jaro 1805. En jaro 1959 la urbo havis 123 mil loĝantojn.

En jaro 2002 la urbo havis 170,8 mil loĝantojn.

Ekonomio

En la urbo estas fervoja stacio. La urbo estas unu el la plej grandaj industriaj centroj de la Rostova Provinco. La plej gravaj entreprenoj estas:

  • fabriko de elekraj lokomotivoj;
  • fabriko de elektrodoj;
  • novoĉerkasska termoelektra centrejo;
  • fabriko de nafto-gasa maŝinaro;
  • fabriko de vitraj boteloj;
  • kudrofabrikoj;
  • nutra industrio;
  • konstrua industrio;
  • transporto: fervoja, aŭtomobila, trama kak alia.

Klerigado, scienco kaj kulturo

En la urbo loĝas ĉirkaŭ 23000 studantoj, proksime ĉiu kvina loĝanto de la urbo estas studanto.

  • Altlernejoj:
    • Ŝtata akademio de grundplibonigado;
    • Sud-rusia teĥnika universitato;
  • 11 specialaj lernejoj;
  • 7 esploradaj institutoj;

Kulturaj instalaĵoj:

  • Kozaka dramteatro;
  • 8 muzeoj;
  • Kinejo-koncertejo "Kosmos";
  • 7 kulturpalacoj.