Nudaj gluteoj en la herbo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Nudaj gluteoj en la herbo (nederlande Blote billetjes in het gras) estas nederlanda mikspoto. Ĝia nomo devenas de tio, ke blankaj fazeoloj estas miksitaj kun fajne transverse tranĉitaj plataj verdaj fazeoloj kaj tiel aspektas kiel nudaj gluteoj en la herbo.

La recepto akiris iom da fameco en la malfruaj 1990-aj jaroj kiam la patrino de Ruud van Nistelrooij preparis ĝin por la televida elsendo De Regenjas (La pluvopalto).

Ĝi povas esti surtabligata memstare, kiel vegetara (kaj senglutena) plado, aŭ akompanata de rostkolbaso, fumaĵita kolbasoviandobulo.

Ekzistas ankaŭ variaĵoj inspiritaj de Azio, kie aldoniĝas interalie zingibro, arakida oleo kaj dolĉa sojsaŭco

La plado originus aŭ el Nord-Brabanto aŭ el la provinco Groningen.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]