Organizo pri Ekonomiaj Kunlaboro kaj Disvolvado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el OEKD)
Saltu al: navigado, serĉo

Organizo pri Ekonomiaj Kunlaboro kaj Disvolvado - OEKD (en la angla OECD : Organisation for Economic Co-operation and Development) estas organizo por ekonomikaj studoj, kies membroj estas ekonomie evoluintaj ŝtatoj, kun merkatekonomio. En 2007 ĝi havas 30 membro-ŝtatojn; ĝiaj plurcentoj da fakuloj ofte publikigas ekonomiajn studojn, analizojn kaj statistikojn.