Thörigen
Thörigen | |
---|---|
Blazono de Thörigen | |
komunumo en Svislando | |
Kantono | Berno |
Administra distrikto | Supra Argovio |
Malnova distrikto ĝis 2009 | Wangen |
Koordinatoj | 47° 10′ 24″ N 7° 43′ 41″ O / 47.17333 °N, 7.72806 °O (mapo)Koordinatoj: 47° 10′ 24″ N 7° 43′ 41″ O / 47.17333 °N, 7.72806 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 1027 |
Areo | 4,5 km² |
Alteco | 483 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 3367 |
Komunumkodo | 0989 |
Mapo de Thörigen | |
Thörigen estas komunumo de Kantono Berno en Svislando. Ĝis la 31-a de decembro 2009 ĝi apartenis al la iama distrikto Wangen, kaj ek de la 1-a de januaro 2010 ĝi estas parto de la nova administra distrikto Supra Argovio. Ĝi havis 1027 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.
Geografio[redakti | redakti fonton]
Thörigen situas sude de Herzogenbuchsee en la regiono Supra Argovio. Al Thörigen apartenas ankaŭ la setlejoj Oberdorf kaj Mättenberg.
Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]
La komunumo limas en nordo al Herzogenbuchsee kaj Thunstetten, en oriento al Bleienbach, en sudo al Ochlenberg, kaj en okcidento al Bollodingen kaj Bettenhausen.
Trafiko[redakti | redakti fonton]
Tra Thörigen pasas aŭtobuslinio de Herzogenbuchsee al Langenthal, per kiu la komunumo estas konektita al la publika trafikreto.
Historio[redakti | redakti fonton]
La unua dokumenta mencio de Thörigen datiĝas el la jaro 1270 kiel Thoerinen.
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
|