Odéon
Odéon estas unu el la centraj kvartaloj de Parizo. Ĝi situas meze de la 6-a arondismento, ĉe la maldekstra bordo de la Sejno. La kvartalo nomiĝas tiel pro la teatrejo Odéon.
Odéon estas tre vivema loko inter la kvartaloj Saint-Germain-des-Prés kaj la Bulvardo Saint-Michel: ĝi enhavas multajn lokajn aŭ internaciajn studentojn. Tie troviĝas cetere multaj kafejoj aŭ restoracioj por trinki, manĝi, sed ankaŭ multaj kinejoj (MK2, UGC).
Metro-stacio Odéon (4-a linio) situas sur Placo Danton, proksime al la krucvojo Odéon.