Oestradiolo (medikamento)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri medikamento. Por informoj pri nature okzanta oestradiolo, vidu la artikolon oestradiolo.

Oestradiolo estas medikamento kaj nature okazanta steroida hormono.[1] Ĝi estas oestrogeno ĉefe uzata en hormona anstataŭiga terapio por menopaŭzo,[1] hipogonadismo, kaj transseksaj virinoj. Ĝi ankaŭ estas uzata kiel hormona kontraŭkoncipilo kaj fojfoje en la kuracado de hormon-dependaj kanceroj kiel prostata kancero. Oestradiolo povas esti prenata buŝe, transderme, envagine, per enmuskola injekto, aŭ per la uzo de subhaŭta enplantaĵo, interalie.[1]

Kromefikoj de oestradiolo en virinoj inkludas mamdoloron kaj maman ekkreskon, kapdoloron, akvan retenon, kaj naŭzon. Viroj kaj infanoj uzintaj oestradiolon povas sperti simptomojn de iniĝo, kiel mama evoluo, kaj viroj ankaŭ povas sperti hipogonadismon kaj nefekundecon. Ĝi povas pliigi la riskon de endometria hiperplazio kaj endometria kancero se ĝi ne estas prenata kun progestogeno kiel progesterono. Oestradiolo ne uziĝu de gravedajmamnutrantaj virinoj aŭ virinoj kun mama kancero.

Oestradiolo unue izoliĝis en 1935.[2] Ĝi unue disponiĝis kiel medikamento, forme de oestradiola benzoato, prodrogo de oestradiolo, en 1936.[3] Mikronizita oestradiolo, kiu kaŭzas ke oestradiolo povas esti buŝe prenata, ne enkondukiĝis ĝis 1975.[4] Oestradiolo estas ankaŭ uzata forme de aliaj prodrogoj kiel oestradiola valerato kaj oestradiola acetato[1] Ankaŭ rilataj oestrogenoj, kiel etinilestradiolo, kiu estas la plej ofta oestrogeno en buŝaj kontraŭkoncipiloj, kaj konjugaciitaj ĉevalaj oestrogenoj (Premarin), estas uzataj kiel medikamentoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]