Okcidentsiberia naftogasa provinco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Okcidentsiberia naftogasa provinco
Okcidentsiberia naftogasa provinco

Tipo naftogasa provinco
Landoj Rusio
Administraj unuoj Jamala-Neneca aŭtonoma distrikto, Ĥanta-Mansa aŭtonoma distrikto — Jugra, Tjumena provinco, Tomska provinco, Krasnojarska regiono (parte), Omska provinco, Novosibirska provinco, Sverdlovska provinco
Parto de Okcidentsiberia plato
Inkludas Mezoba, Nadimo-Pura, Pura-Taza, Vasjugana, Pajdugina (ĉiuj tute aŭ parte en la Nadimo-Puro-Taza naftogasa regiono), Kajmisova, Frolova, Ĉeurala, Jamala, Gidana naftogasaj distriktoj, la Karaa gasa distrikto
Areo 2,2 milionoj da km²
Naftogasaj kompleksoj la ĵurasia, aĉimova, neokomo-aptiana, albiano-cenomaniana
Ekspluatado ekde 1962
Naftogasaj minejoj la Berjozova, Bovanenkova, Gubkina, Jamburga, Komsomola, Medveĵje, Transpolusa, Urengoja, Jaro-Jaĥa
vdr


Okcidentsiberia naftogasa provinco (N 18) inter tiuj de Kazaĥio

La Okcidentsiberia naftogasa provinco estas naftogasa provinco, kiu okupas la Okcident-Siberian Malaltebenaĵon kaj la sudan parton de la Karaa maro, ene de la limoj de Jamala-Neneca aŭtonoma distrikto, Ĥanta-Mansa aŭtonoma distrikto — Jugra, Tjumena kaj Tomska provincoj, parton de Krasnojarska regiono (la maldekstra bordo de Jenisejo), Omska, Novosibirska kaj Sverdlovska provincoj (Rusio). Ĝi estas la plej granda en la mondo laŭ kuŝejoj de gaso kaj nafto kaj post malkovro estis nomita la «Tria Bakuo», forpreninte gvidan rolon de la Volga-Urala naftogasa provinco. Geologie ĝi apartenas al la Okcidentsiberia plato.

Esplorado[redakti | redakti fonton]

Sistema serĉado de nafto kaj gaso en la regiono komenciĝis en 1948. La unua gasminejo estis la Berjozova gasminejo, malkovrita en 1953 dum borado de bazputo al la malfruĵurasiaj tavoloj. La unua industrie grava alfluo de gaso okazis en 1962 el la malfrukretacea (cenomanianaj) sedimentaĵoj dum borado de la Tazova bazputo, pro kio oni vastigis esploradon en la norda parto de la provinco. Do jam en 1965 estis malkovritaj la Gubkina kaj Transpolusa minejoj, en 1966 — la Komsomola kaj Urengoja minejoj, en 1967 — la Medveĵje minejo, 1969 — la Jamburga minejo.

Ĝis komenco de la 2000-aj jaroj en la provinco estis malkovritaj 575 karbonhidrataj minejoj, inkluzive de pli ol 200 gasminejoj de libera gaso (el kiuj 2 situas en la kontinentbreto de la Karaa maro kaj 2 en la Oba golfo). En 2004 oni taksis deponejojn de libera gaso je 57,1 trilionoj da m³[1].

Gasminejoj troviĝas en ĉiuj partoj de la provinco, sed la plej grandaj koncentriĝas en la norda parto — en la Nadimo-Puro-Taza naftogasa regiono, Jamala naftogasa distrikto kaj Gidana naftogasa distrikto. En la centra kaj suda partoj de la provinco gaso troviĝas ĉefe en gasĉapoj.

Naftogasaj kompleksoj[redakti | redakti fonton]

En sedimenta kapoto de la provinco estas naftogasaj kompleksoj: la ĵurasia, aĉimova, neokoma-aptiana kaj albiana-cenomaniana.

Okcidentsiberia naftogasa provinco sur la mapo de Rusio

La ĵurasia naftogasa komplekso estas formita de la sablo-argilaj subkarbonaj tavoloj de la frumeza ĵurasio (la tjumena regiona tavolaroru kaj ĝiaj analogoj) kaj kaloviooksfordo de la malfrua ĵurasio (la vasjugana kaj sigova tavolaroj), kuna profundeco 100 ĝis 2000 metroj (en la norda parto de la provinco).

La frukretacea naftogasa komplekso estas la plej granda laŭ naftoresursoj kaj la dua laŭ resursoj de libera gaso kaj gasokondensato. La komplekso kuŝas je profundeco de 1,2 ĝis 3,7 km.

La albiana-cenomaniana naftogasa komplekso troviĝas je profundeco 500 ĝis 2000 metroj. Ĝi estas la ĉefa laŭ konataj resursoj de libera gaso. La ĉefa specifaĵo estas grava dominado de la gasaj resursoj super tiuj naftaj.

La malfrukretacea gasa komplekso (la turoniana-senonia) inkluzivas ĥaose dissemitajn kuŝejojn (7 minejoj), kiuj laŭdevene estas ligitaj al gasejoj en cenomaniano.

La naftogasa komplekso de la kontakta zono estas la supra malintegrita parto de la faldita fundamento. En ĝiaj sedimentaĵoj estis trovitaj 20 minejoj kun 25 kuŝejoj de nafto, gaso kaj gasokondensato. Ili koncentriĝas ĉefe en la sud-orientaj naftogasaj distriktoj de la provinco[2].

Minejoj[redakti | redakti fonton]

90 % de libera gaso de la provinco koncentriĝas en grandegaj, gigantaj kaj unikaj minejoj. Ĉiuj gigantaj, grandegaj, kaj plejparto de grandaj kaj mezaj minejoj estas plurtavolaj. Entute estas trovitaj pli ol 1000 amasiĝejoj de libera gaso.

La plej grandaj laŭ resursoj de libera gaso estas: la Urengoja minejo (12,5 trilionoj da m³), Jamburga minejo (kun la Ĥarvuta areo; 7,0 trilionoj da m³), Bovanenkova minejo (4,9 trilionoj da m³), Transpolusa minejo (3,6 trilionoj da m³), Medveĵje (2,3 trilionoj da m³).

Naftogasaj distriktoj[redakti | redakti fonton]

Ene de la provinco estas 11 naftogasaj kaj gasaj distriktoj:

  • la Vasjugana, Pajdugina, Kajmisova, Frolova, Ĉeurala, Mezoba, Nadimo-Pura, Pura-Taza, Jamala, Gidana naftogasaj distriktoj;
  • la Karaa gasa distrikto.

Ĉefe aŭ sole naftaj estas la Frolova, Mezoba, Kajmisa naftogasaj distriktoj, Ŝaima naftogasa sektoro de la Ĉeurala naftogasa distrikto, Meĵova naftogasa sektoro kaj aliaj.

Ĉefe aŭ sole gasaj estas la Pajdugina naftogasa distrikto, Berjozova naftogasa sektoro de la Ĉeurala naftogasa distrikto, nordaj partoj de la Nadimo-Pura naftogasa distrikto kaj de la Pura-Taza naftogasa distrikto, Jamala kaj Gidana naftogasaj distriktoj.

La Okcidentsiberia naftogasa provinco sur la mapo de Rusio

Esplorado kaj ekspluatado[redakti | redakti fonton]

Komence de la 1960-aj jaroj gasresursoj en la provinco estis 50,2 miliardoj da m³. En 1961-1970 estis trovitaj pliaj 8,8 trilionoj da m³, en 1971-1980 — 18,33 trilionoj da m³, en 1981-1990 — 14,6 trilionoj da m³, en 1991-1997 — ĉirkaŭ 3 trilionoj da m³. Komence de 2004 oni taksis potencialajn gasresursojn sur tero je 97,8 trilionoj da m³, en la kontinentobreto de la Karaa maro — 36,1 trilionoj da m³. Ĉirkaŭ duono de la resursoj koncentriĝas en la albiana-cenomaniana naftogasa komplekso, el kiuj estis elminigitaj preskaŭ 100 % de la antaŭaj elminigaĵoj kaj pli ol 80 % de la kuranta elminigaĵo.

Laŭ komponentoj estas jenaj proporcioj: metanaj sekaj gasoj — 25,4 trilionoj da m³, etanaj (parto de l etano je 3 % kaj pli) — 10,1 trilionoj da m³.

La bazaj unikaj gasminejoj de la Nadimo-Puro-Taza regiono (la Medveĵje, Urengoja, Jamburga) estas jam grandparte forkonsumitaj. Daŭirigi la industrian vivon de la provinco eblas per ekspluatado de novaj, malpli konsumitaj minejoj (la Transpolusa, Bovanenkova kaj aliaj), esplorado de novaj resursoj en la Nadimo-Puro-Taza regiono, kaj ekuzado de cenomanianaj, albianaj kaj aptianaj kuŝejoj de la Jamala naftogasa distrikto. Novaj gaskuŝejoj estas serĉataj en la orienta kaj nord-orienta partoj de la Nadimo-Puro-Taza regiono kaj ĉie en la ĵurasia naftogasa komplekso. La aparte gravan signifon akiras teritorio de la Karaa maro[3].

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Скоробогатов, В. А.. [2004] Р. И. Вяхирев: Западно-Сибирская нефтегазоносная провинция // Российская газовая энциклопедия (ruse). Москва: Большая Российская энциклопедия, p. 165. ISBN 5-85270-327-3.
  2. Скоробогатов, В. А.. [2004] Р. И. Вяхирев: Западно-Сибирская нефтегазоносная провинция // Российская газовая энциклопедия (ruse). Москва: Большая Российская энциклопедия, p. 166. ISBN 5-85270-327-3.
  3. Скоробогатов, В. А.. [2004] Р. И. Вяхирев: Западно-Сибирская нефтегазоносная провинция // Российская газовая энциклопедия (ruse). Москва: Большая Российская энциклопедия, p. 166–167. ISBN 5-85270-327-3.