Turonio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Turoniano)

Turonio estas, ĉe IKSa Geologia temposkalo, la dua geologia epoko fine de la Kretaceo. Ĝi daŭras la tempon inter 93.5 ± 0.8 mj kaj 89.3 ± 1 Ma (milionoj da jaroj). Turonio estis antaŭta de la Cenomanio kaj estas sekvata de la Koniacio.[1]

Turonio (franca: Turonien) estis difinita de la franca paleontologo Alcide d'Orbigny (1802–1857) en 1842. Orbigny nomigis ĝin laŭ la franca urbo Tours en la regiono Tureno (departemento Indre-et-Loire), kiu estas la origina tipa loko.

La bazo de Turonio estas difinita kiel la loko kie unuafoje aperis la specio de amonito nome Watinoceras devonense en la stratigrafia kolumno.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Vidu Gradstein et al. (2004) por detala priskribo de la IKSa temposkalo

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Gradstein, F.M.; Ogg, J.G. & Smith, A.G.; 2004: A Geologic Time Scale 2004, Cambridge University Press.
  • Kennedy, W.J.; Walaszczyk, I. & Cobban, W.A.; 2005: The Global Boundary Stratotype Section and Point for the base of the Turonian Stage of the Cretaceous: Pueblo, Colorado, U.S.A., Episodes 28(2): pp 93–104.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]