Oland (haligo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tiu ĉi artikolo temas pri la la germania insuleto Oland. Bonvolu atenti ankaŭ la tekstojn pri la historia provinco de Svedio nomata Elando, svede Öland, kaj la antilopa specio elando.
Situo de Oland en esperantlingva mapo de la nordfrisa vadomaro

Oland estas haligo en la nordfrisa vadomaro ĉe la bordo de la Norda Maro de la federacia lando Ŝlesvigo-Holstinio de Germanio, do eta insulo kiu inundiĝas dum ĉiu alta tajdo, kaj homaj loĝlokoj de po kelkaj domoj sur ili troviĝas sur artefaritaj montetoj, kiuj tiom altas, ke ilin la alta tajdo ne sukcesas subakvigi.

Oland konsistas el unu vilaĝeta monto kaj kovras areon de 2,01 kvadrataj kilometroj. Sur la haligo konstante loĝas 20 homoj. Administre la insuleto apartenas al la komunumo Langeneß kaj la komunumaro Amt Pellworm de la distrikto Norda Frislando en la germania federacia lando Ŝlesvigo-Holstinio.

La haliga teritorio konektatas al la eŭropa kontinento oriente per fervojeto sur vadomara digo al Dagebüll, per la sama fervojeto liĝiĝas ankaŭ al la pli granda haligo Langeneß okcidente, kaj neregule cirkulas ŝipo al la pramŝipa haveno Schlüttsiel.

la vadomara haveno