Olimpika Ĉarto
El Vikipedio
La plej lasta reviziita versio (listigi ĉiujn) estis aprobita je 11 Aŭg. 2012.
3 ŝanĝoj bezonas kontrolon.
La Olimpika Ĉarto estas aro da reguloj kaj gvidlinioj rilate al la organizado de la Olimpikaj Ludoj kaj al la administrado de la Olimpika Movado. Ĝi estis ellaborita de la Internacia Olimpika Komitato kaj laste ĝisdatigita la 7-an de julio 2007.
La oficialaj lingvoj de la ĉarto estas la franca kaj la angla. Dum IOK-sesioj, la ĉarto estas tamen tradukita al la germana, la hispana, la rusa kaj la araba.

