Operacia amplifilo
El Vikipedio
Operacia Amplifilo aŭ op-amp (de la angla Operational Amplifier) oni nomas elektronikan cirkvitan modulon (ĝenerale konstruitan kiel integra cirkvito, sed iam kun diskretaj transistoroj aŭ vakuaj tuboj) kiu havas nerenversigan eniron (+), renversigan eniron (-), kaj unu eliron. De ĝi eliras tensio, kiu estas la diferenco inter la + kaj la - eniroj, multiplikitaj per la malfermitbukla gajno:
. Pro tio ke la op-amp havas unuformajn parametrojn kaj ofte normajn pakigojn, kaj ankaŭ normajn energiprovizajn bezonojn, ili helpas al rapida dezajno de aplikaĵoj.