Opočno (kastelo)
Kastelo Opočno situas en samnoma urbeto Opočno en Ĉeĥio, en regiono Hradec Králové, distrikto Rychnov nad Kněžnou, 5 km sudoriente de Dobruška.
Unu el la plej valoraj kaj plej bone konservitaj renesancstilaj konstruaĵoj en la lando.
Historio[redakti | redakti fonton]
Renesanca kastela komplekso posedita de elstara ĉeĥa nobela familio Trčka z Lípy estis konstruita surloke de gotika burgo kaj post la tridekjara milito baroke adaptita laŭ la projekto de Giovanni Battista Alliprandi por la nobela familio Colloredo-Mansfeld.
Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]
Interne[redakti | redakti fonton]
- kastelaj salonoj riĉe ekipitaj en baroka kaj rokoka stiloj
- bildgalerio (kun verkoj de precipe italaj pentristoj)
- biblioteko
- ampleksa armilejo
- etnografiaj salonoj
Ekstere[redakti | redakti fonton]
- korto kun tipa renesanca arkaĵaro
- terasaj ĝardenoj
- 22hektara angla parko kun valoraj kreskaĵoj kaj pluraj romantismaj konstruaĵoj (belvedero, rajdejo, pilkludejo k.a.)
Praktikaj informoj[redakti | redakti fonton]
- La kastelo situas proksime al la ĉefplaco, ĝi estas publike alirebla ekde aprilo ĝis oktobro.
- La trarigardo kun ĉiĉerono okazas en 2 itineroj (la granda, 75 minuta, kaj la mallongigita, 50 minuta).
- Koordinatoj GPS: X:35-79-600, Y:55-71-053
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
Bildoj, sonoj kaj videoj pri temo Opočno en Vikimedia Komunejo
- Oficiala kastela retpaĝaro ĉeĥe, angle
- Turismaj informoj[rompita ligilo] angle