Ora Banano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Revizio de 23:30, 19 jan. 2014 farita de Meitneriu (diskuto | kontribuoj)
(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Ora Banano.

Ora Banano estas fakvorto pri urbanigo kaj demografio en Eŭropo. Ĝi indikas la banano-forman kaj dense loĝitan zonon, kiu ampleksas teritorion de Valencio ĝis Ĝenovo, laŭlonge de la Mediteranea marbordo. Ĝi unuafoje aperis en raporto Europe 2000 de la Eŭropa Komisiono eldonita en 1995. En tiu raporto aperis ankaŭ la parte simila termino Blua Banano.

La regiono en la Ora Banano elstaras pro ekonomio rilata al informa kaj komunika teknologioj, muntado kaj grandskala turismo.[1]

Vidu ankaŭ

Referencoj

  1. (1999) Curtains of iron and gold: reconstructing borders and scales of interaction. Ashgate, p. 119. ISBN 1-84014-460-2.