Oranĝa Revolucio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Oranĝa Revolucio (ukraine: Помаранчева революція) estis movado de tutlandaj protestoj en Ukrainio en novembro-decembro 2004, kiam dum prezidenta elektado subtenantoj de Viktor Juŝĉenko plenigis placojn kaj stratojn de okcidenta kaj centra partoj de la lando, demandante nuligi duan etapon de elektado pro la multnombraj faktoj de falsigado. Laŭ proksimuma kalkulado, sur la centra placo de Kijivo - Majdan Nezaleĵnosti - kolektiĝis 1 miliono da protestantoj.

La ĉefa rezulto de la revolucio estis fiksado de ripeta (ne antaŭvidita de Konstitucio) dua etapo de la prezidenta balotado. Kiel sekvo - elekto dum la "tria" etapo (26an de decembro 2004) de Viktor Juŝĉenko kiel tria prezidento de Ukrainio.