Ordeno de la Stelo en la Oriento

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tiu ĉi artikolo priskribas la teozofian organizaĵon "Order of the Star en the East". La simile literumita Order of the Eastern Star kontraŭe estas framasonisma organizaĵo.
Jidu Kriŝnamurti

La Ordeno de la Stelo en la Orientoangle Order of the Star in the East – estis teozofia organizaĵo por la diskonatigo kaj subteno de Jidu Kriŝnamurti kiel estonta universala instruisto aŭ "Maitreya". La ordeno ekzistis inter la jaroj 1911 ĝis 1927. Antaŭa organizaĵo de 1910 ĝis 1911 estis la Order of the Rising Sun ("ordeno de la leviĝanta suno"), posta organizaĵo de 1927 bis 1929 la Order of the Star ("ordeno de la stelo"). La ordeno estis impulso sed ne la kaŭzo por la malmembriĝo kaj distanciĝo de Rudolf Steiner de la branĉo Adyar de la Teozofia Societo, kiu kulminis dum decembro 1912 , kaj por la fondo de la Antropozofia Societo komence de la jaro 1913. La malfondo de la ordeno dum la jaro 1927 gvidis al grava krizo por la branĉo Adyar de la Teozofia Societo.

Eksteraj ligiloj