Ordinara daturo
|
|
||||||||||||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Ordinara daturo Datura stramonium
|
||||||||||||||||||
| Biologia klasado | ||||||||||||||||||
|
||||||||||||||||||
| Datura stramonium L. 1753 |
||||||||||||||||||
La ordinara daturo aŭ ordinara dornpomo (Datura stramonium) estas unujara plantospecio el familio solanacoj (Solanaceae), ordo solanaloj. Ĝi devenas el meza Ameriko, tiel ĝi aperis en Eŭropo nur en la 16-a jarcento. Ĝi disvastiĝis en la tuta mondo en la relative varmaj regionoj, ŝatas la nitrogenriĉajn grundojn. On uzas ĝin hodiaŭ eĉ kiel ornamplanto, sed pli frue ĝi estis uzata kiel kuracplanto.
Priskribo [redakti]
La planto atingas la alton de 0,2 ĝis 1,2m, malofte eĉ ĝis 2 m. Ĝi estas larĝa, abunda planto kun ovalaj, neregulaj folioj. La floroj longas 2,5–4 cm, havas trumpetformon, kun blankaj, pintaj korola alo. La floroj floras de junio ĝis oktobro, malfermita nokte, ĉar vizitas ilin la noktopapilioj. La frukto estas kapsulo (2-4 cm granda), dividita je 4 ĉambroj, ĝi estas forte dornita ekstere, starante supren. La 300-500 grajnoj estas etaj (logas 3–4 mm, larĝas 2 mm), renformaj, malhelaj (nigraj aŭ malhele grizaj). La milgrajna maso estas 7 ĝis 11 gr. La disvastiĝo de la grajnoj okazas per bestoj.
Ĝi ne toleras la vintrajn frostojn, ĝia grajno ĝermas fine de la printempo en temperaturo de 20-30 °C. La frukto maturiĝas je komenco de oktobro.
Pri veneneco, efikaĵoj legu ĉe daturo.