Oregona teritorio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Stampilo de la Oregona teritorio.

La Oregona teritorio (anglalingve Oregon Territory) estis oficiale kreita je la 14-a de aŭgusto 1848 far akto de la Usona Kongreso, el la parto de la Oregona lando situanta sub la 49-a norda paralelo (konforme al la Oregona traktato de 1846). Tiu apartigo ĉesigis la malkonkordon inter Britio kaj Usono pri tiu teritorio. La Oregona teritorio ekzistis ekde 1848 ĝis la 14-a de februaro 1859, kiam Oregono fariĝis usona ŝtato.

La Oregona teritorio estis pli vasta ol nuna Oregono : ĝi tute kovris Idahon, Oregonon kaj Vaŝingtonion, sed ankaŭ etendiĝis sur partoj de nunaj Montano kaj Vajomingo. En 1853, la parto de la teritorio lokita norde la rivero Kolumbio kaj norde de la 46-a paralelo estis organizita kiel aparta, Vaŝingtonia teritorio.

La unua ĉefurbo de la Oregona teritorio estis Oregon City. Ĝi pliposte fariĝis Salem en 1851.

Vidu ankaŭ