Oriel College

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Oriel College estas konstitucianta kolegio de la Universitato de Oksfordo en Oksfordo, Anglio. Lokita en Oriel Square, ĝi estas la plej malnova reĝa fondaĵo en Oksfordo. En rekono de ĉi tiu reĝa rilato, ĝi estis ankaŭ konata kiel Kolegio de l'Reĝo.

La originala mezepoka fondaĵo starigita de Adam de Brome, sub la patroneco de Eduardo la 2-a, estis nomita la Salono de Sankta Maria en Oksfordo. Ĝi estis fondita en 1326. Dum la angla enlanda milito, Oriel gastigis altrangajn membrojn de la Reĝa Oksforda Parlamento.

La ĉefa loko de la Kolegio korpigas kvar mezepokajn salonojn: Bedel Hall, St Mary Hall, St Martin Hall kaj Tackley's Inn, la lasta estis la plej frua proprieto akirita de la universitato kaj la plej malnova staranta mezepoka salono en Oksfordo. La Kolegio havas preskaŭ 40 instruistojn, ĉirkaŭ 300 studentojn kaj iujn 160 diplomitojn, ĉe kio la studentaro havas proksimume egalajn nombrojn da viroj kaj virinoj.