Otoni

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Otoni
Flago
insulosetlejo [+]

AkvejoEgea maro

Koordinatoj39° 51′ N, 19° 24′ O (mapo)39.85083333333319.396111111111Koordinatoj: 39° 51′ N, 19° 24′ O (mapo)
Plej alta punktoImerovigli, Othoni [+]
Areo10,1 km² (1 010 ha) [+]
Loĝantaro206 [+] (2021)
Poŝtkodo49100 [+]

Otoni (Grekio)
Otoni (Grekio)
DEC
Otoni
Otoni
Map
Otoni
Vikimedia Komunejo:  Othoni [+]
vdr

OtoniOthoniOthonoi (novgreke Οθωνοί) estas greka insulo kun 100 konstantaj loĝantoj sur ĉirkaŭ 10 km², ĝi estas la plej granda insulo de la Diapontaj insuloj (aŭ Otoniaj insuloj). Ĝi fomas samtempe memstaran komunumon (novgreke κοινότητα, Kinotita) ene de la Korfua prefektujo.

Otoni estas la plej okcidenta insulo kaj komunumo de Grekio. Ĝi situas ĉirkaŭ 20 km nordokcidente de Korfuo kaj ĉirkaŭ 69 km de Kabo Otranto de la itala duoninsulo. La insulo havas longon de 5,6 km en orienta-okcidenta direkto, ĝi larĝas ĉirkaŭ 3,6 km. Ĝia plej alta monteto estas Fano aŭ Merovigli kun alto de 393 m.

Plimulto de la insulanoj vivtenas sin el agrikulturo (ĉefe per kultivado de olivarboj), el fiŝkaptado kaj etaparte el turismo. Ekzistas trafika kontakto al urbo Korfuo (transportas ankaŭ aŭtomobilojn) kaj al Agios Stefanos, turisma loko en norda Korfuo, de kie oni organizas ekskursajn veturojn. Krom la havenloko Ammos, ekzistas ankaŭ la iama ĉefloko Chorio kaj multaj disaj setlejoj sur la insulo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]