Oude IJsselstreek
Ŝablono:Informkesto komunumoj en Nederlando ' (51° 52′ N, 6° 23′ O (mapo)51.8666666666676.3833333333333 )
Oude IJsselstreek (laŭvorte, "regiono de la Malnova Iselo") estas komunumo en la regiono Achterhoek de la provinco Gelderland en orienta Nederlando. La komunumo ekestis la 1-an de januaro 2005 el kunfandiĝo de la antaŭaj komunumoj Gendringen kaj Wisch. Komence ĝi havis du urbodomojn, en Varsseveld kaj Gendringen, kaj ekde rekonstruumo de la lasta la sidejo de la urboparlamento estas Gendringen.
La komunumo apartenas al la "eŭropaj fer-urboj", ĉar ĝi havis iam modestan fer-industrion (en Ulft). Ĝenerale la regiono estas agrikultura, sed alritas ankaŭ turismon.
La areo estas 138,09 km² kaj la nombro da loĝantoj (je la 1-a de majo 2006) 40 215.
Partoj de la komunumo
Oude IJsselstreek konsistas el
- la urbo Terborg,
- la vilaĝoj Bontebrug, Breedenbroek, Etten, Gendringen,Megchelen, Netterden, Silvolde, Sinderen, Ulft, Varsselder, Varsseveld, Westendarp
- la loketoj (gehuchten kaj buurtschappen) Heelweg, Veldhunten, Voorst kaj Warm.