Oundle
Oundle estas antikva urbo (loĝata ekde la ferepoko) en Northamptonshire, Anglio. Ĝi situas apud la rivero Nene. En 2006 ĝi enhavis ĉirkaŭ 5,675 loĝantojn.
Unue la urbo estis komerc-loko por ĉirkaŭaj kultivistoj kaj metiistoj. Ĝi prosperis, kaj gildoj estiĝis. Kontraste al najbaraj urboj, ĝi ne suferis pro la nigra morto de la 14-a jarcento. Hodiaŭ estas du boat-fabrikoj.
Ankoraŭ videblas trinkejoj kaj aliaj konstruaĵoj datante de la mezepoko.
Ĉiujare okazas foiro, literatura festivalo kaj internacia muzika festivalo kun instruado de junaj orgenistoj.