Păltiniș (Sibiu)
Păltiniș (Hohe Rinne) | |
Distrikto: | Sibiu |
Municipo: | Sibiu* |
Poŝtkodo: | 550001 |
Koordinatoj: | 45° 39′ 15″ N 23° 56′ 0″ O / 45.65417 °N, 23.93333 °O (mapo) |
*Ne apartenas al la teritorio de Sibiu, sed estas administrata de ĝi | |
Situo en distrikto Sibiu |
Păltiniș [peltiniŝ] (germana nomo: Hohe Rinne, hungare: Szebenjuharos) estas kuraca kaj neĝsporta loko en la Karpatoj, ĉ. 30 km sud-okcidente de Sibio. Ĝia meza alto super maro estas 1 440 m, la plej alta punkto atingas 1 681 m. Ĝi estas la plej malnova kaj plej alta kuracloko de Rumanio.
La vilaĝeton ĉirkaŭ 1894 fondis Siebenbürgischer Karpatenverein (transilvania karpata asocio), asocio de german-etnaj transilvanianoj. El tiu tempo konserviĝis la "turista domo", la "kuracista domo" kaj salono "Monaco"; ili nun estas protektataj monumentoj. La loko perdis la titolon "kuracloko" en 1992, ĉar pro malzorgo ĉiuj instalaĵoj estis kadukaj, sed sukcesis reakiri ĝin en 2002.
Ĉe monto Oncesti (1.713 m) eblas skiveturado, mezume dum ses monatoj de jaro. Pliaj proksimaj montoj estas Batrâna (1.911 m) kaj Cindrel (2.244 m), kiu protektas la lokon kontraŭ fortaj ventoj. Dum la senneĝa sezono la regiono estas ŝatata por turismaj migradoj.
En monaĥejo de Păltiniș la rumana filozofo kaj pedagogo Constantin Noica pasigis siajn lastajn vivojarojn; li tie fondis la "skolon de Păltiniș". Lia tombejo troviĝas ĉe la ligna kirko konstruita en la 1930-aj jaroj.
Kuriozaĵoj
Vilao Sinaia (n-ro 20) dum la reĝimo de Nicolae Ceaușescu estis je ekskluziva dispono de ties filo Nicu Ceaușescu. Lia apartemento nun estas luebla de turistoj.
Bildoj
-
La historia Turista Domo
-
Skiista telfereto
-
Kegloludejo de Păltiniș, rekonstruita en muzeo Astra