Fondumo P2P
Fondumo P2P | ||
---|---|---|
organizaĵo libera programaro | ||
Komenco | 2005 vd | |
Lando(j) | Nederlando vd | |
Sidejo | Amsterdamo | |
Fondinto(j) | Michel Bauwens vd | |
Retejo | Oficiala retejo | |
Fondumo P2P aŭ alilingve Stichting Peer to Peer Alternatives, estas organizaĵo kiu celas studi kiel efikas interpara teknologio (angle: peer to peer technology) aŭ teknologio pri samtavola ŝutado sur socioj. Ĝi estis fondita de Michel Bauwens, James Burke kaj Brice Le Blévennec[1].
La Fondumo P2P estas registrita fondumo fondita en Amsterdamo, Nederlando. Ĝia loka registrita nomon estas: Stichting Peer to Peer Alternatives, dosiero nr: 34264847.[2]
Misio
[redakti | redakti fonton]La Stichting Peer to Peer Alternatives estas neprofitcela organizaĵo kaj tutmonda reto kiu pristudas la socian, ekonomian kaj ekologian efikojn de komunaĵoj-bazitaj enhavoj, kiu celas "helpi homojn, organizaĵojn kaj registarojn transiri al komunaĵoj-bazitaj aliroj al socio per kun-kreado de malfermitaj scio-komunaĵoj kaj rezistema, daŭrebla homa retaro"[3]. Ĝi funkcias kiel organizita reto por faciligi kaj interkonektigi emerĝan, komunaĵo-bazitajn iniciatojn per kolektado de informoj, esplorado kaj teoriumado pri la sociaj efikoj de interpara teknologio sur sociaj rilatoj[4]. Ĝi gajnis la Oran Nica-premion por "The Next Idea" [La sekvanta ideo] en 2011[5] kaj por "Digital Communities" [Ciferecaj komunumoj] en 2016[6]
Nakamoto polemiko
[redakti | redakti fonton]Satoshi Nakamoto, la kreinto de Bitcoin, eldonis unu el la unuaj dosieroj kiuj priskribis bitcoin sur la p2p retejo[7]. Kiam Newsweek publikigis artikolon en kiu oni asertas ke Nakamoto estas Dorian S. Nakamoto de Temple City, Kalifornio, kiu kreis la uzantoprofilon de Nakamoto[7][8], la Fondumo P2P konfirmis ke la konto estis la sama konto kiu eldonis unu el la unuaj dosieroj priskribantaj la bitcoin.[7][9] En septembro 2014, la p2p-konto de Nakamoto estis supoze hakita kaj poste estis afiŝita mesaĝo en lia konto dirante ke la informo estis vendita en Darknet.[10][11]
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ An interview with Michel Bauwens founder of Foundation for P2P Alternatives. www.furtherfield.org (2011-07-01). Arkivita el la originalo je 2011-08-31. Alirita 2011-09-09 . Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-08-31. Alirita 2015-12-14 .
- ↑ Stichting Peer to Peer Alternatives[rompita ligilo], Open kvk, (Retrieved Jan. 6, 2015).
- ↑ P2P Foundation:About. p2pfoundation.net.
- ↑ (en) "Our Mission", p2pfoundation.net. Alirite la 24an de aŭgusto 2019
- ↑ Kat Austen.
- ↑ (en) Martin Hieslmair. The 2016 Golden Nicas, Ars Electronica blog, la 10an de majo 2016.
- ↑ 7,0 7,1 7,2 Catherine Shu, “Real” Satoshi Claims He Is Not Dorian Nakamoto, Tech Crunch, (March 6, 2014).
- ↑ Ian Paul (2014-03-07). Both Satoshi Nakamotos say accused Satoshi Nakamoto isn't Bitcoin's creator. PCWorld.
- ↑ Julianne Pepitone. Desperately Seeking Satoshi: Bitcoin Creator Hunt Turns Bizarre. NBC News.
- ↑ Bitcoin open source implementation of P2P currency. ning.com.
- ↑ Jeremy Kirk (2014-09-09). Will Bitcoin's creator be unmasked for $12,000?. PCWorld.