PT Sans

El Vikipedio, la libera enciklopedio
PT Sans

PT Sans estas libere distributa senserifa tiparo fare de rusia firmao „ParaType“. La tiparo aperis en decembro 2009 kaj ĝia oficiala prezento okazos en januaro 2010.

La tiparo PT Sans estas mendita de la rusia Federacia agentejo pri presado kaj amaskomunikiloj por havi tiparon kun bona subteno de ĉiuj cirilskribaj lingvoj de Rusio. La tiparo ankaŭ enhavas larĝigitan latinan alfabeton (simbolojn de orient-eŭropaj lingvoj), tamen en la jam prezentita versio mankas literoj de Esperanto. Subteno de Esperanto estas planata nur en la komerca versio de la tiparo. Okazas traktado pri eventuala inkludo de la Esperantaj literoj en la senpagan version, kio gravas, ĉar tiu versio estos amase promociata.

Laŭ la plej freŝaj novaĵoj el ParaType, la Esperantaj simboloj estas aldonitaj en la lastan version de la tiparo (datita je la 31-a de marto 2010)[1]. Laŭ asertoj de la aspektigisto, la decido senpage kaj senprokraste aldoni subtenon de Esperanto estis influita de la aktivado de esperantistoj en disvastigo de la tiparo kaj klarigado de ĝiaj avantaĝoj por la malpli disvastiĝintaj lingvoj de Rusio.


Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2016-03-06. Alirita 2010-04-05.