Palūšė

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Palūšė
vilaĝo
la historia ligna kirko de la vilaĝo
la historia ligna kirko de la vilaĝo
la historia ligna kirko de la vilaĝo
vilaĝo
Administrado
Lando Litovio
Komunumo komunumo Ignalina
Eksa distrikto distrikto Utena
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 92  (2011) [+]
Geografio
Geografia situo 55° 20′ N, 26° 6′ O (mapo)55.32805555555626.103055555556Koordinatoj: 55° 20′ N, 26° 6′ O (mapo) [+]
Alto 159 m [+]
Palūšė (Litovio)
Palūšė (Litovio)
DEC
Palūšė
Palūšė
Situo de Palūšė

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Palūšė [+]
vdr

Palūšė estas vilaĝo en la orienta parto de Litovio. Ĝi situas en la komunumo Ignalina (litove Ignalinos rajonas) aŭ tutprecize subdistrikta komunumo Ignalina (litove Ignalinos rajono savivaldybė, laŭvorte "cirkla memregejo de Ignalina"), proksimume kvar kilometrojn de la centra loko Ignalina, kaj troviĝas ene de la limoj de la pitoreska nacia parko Aŭkŝtajtio. Inter la jaroj 1995 kaj 2010 ĝi apartenis al la tiutempe ekzistanta distrikto Utena. En 2011 en la vilaĝeto vivis nur 92 loĝantoj. Tamen la loko en Litovio estas relative konata, ĉar ĉi tie, borde de la lago Lūšiai, ofte komenciĝas boatadoj - parte plurtagaj, kun tendoj, vestaĵoj kaj nutraĵaj provizoj en la boatoj kaj cetere tradicie ankaŭ esperantistaj - al la vasta reto da interkonektitaj lagoj de la regiono. Krome la historia ligna kirko de la vilaĝo el la 18-a jarcento inter la 25-a de junio 1993 ĝis la ekvalido de la eŭro en Litovio komence de 2015 dekoris la nacian monbileton de 1 litova lido dorse de la bildo de Žemaitė.

la loka kirko sur la monbileto de 1 litova lido ("vienas litas")
vojo al la lago Lūšiai

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]