París-Tombuctú

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el París Tombuctú)
París-Tombuctú
filmo
Originala titolo París Tombuctú
Originala lingvo hispana lingvo
Kina aperdato 10 sep. 1999
Ĝenro komedia filmo
Kameraado Hans Burmann
Reĝisoro(j) Luis García Berlanga
Produktisto(j) José Luis Olaizola
Scenaro Luis García Berlanga • Antonio Gómez Rufo • Jorge Berlanga
Muziko de Luis Mendo
Rolantoj Michel Piccoli • Concha Velasco • Amparo Soler Leal • Eusebio Lázaro • Javier Gurruchaga • Santiago Segura • Juan Diego • Manuel Alexandre • Fedra Lorente • Pepe Sancho • Enrique San Francisco • Antonio Resines • Jorge Sanz • Mapi Galán • Mabel Lozano • Joaquín Climent • Rosanna Yanni • Paco Catalá • Josu Ormaetxe
Honorigoj Goya Award for Best Supporting Actor
IMDb
vdr

París-Tombuctú (Parizo-Timbuktuo) estas hispana filmo de 1999, reĝisorita de Luis García Berlanga.

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Michel de Assantes (Michel Piccoli) estas franca prestiĝa plastika kirurgo kiu, seniluziiĝinta disde la vivo kaj kun problemoj de impotenteco, decidas memmortigi saltante tra la fenestro de sia konsultejo en Parizo. Sed lastmomente li ŝanĝas opinion kaj rajdas la biciklon de vagulo (Antonio Resines) kaj veturi al Timbuktuo, kies ekzota nomo ŝajnas kaŝi la sekreton de la feliĉo. Lia veturo interrompiĝas kiam li suferas akcidento ĉe Calabuch, vilaĝeto de la valencilanda marbordo kiu montriĝas tiel ĥaosa kiel la ekzistado kiun li klopodis lasi en Parizo. En Calabuch li trafas serion de tre diversaj roluloj, inter kiuj elstaras la volupteca kaj impetema Trini (Concha Velasco) kaj la mistika viziulino Encarna (Amparo Soler Leal), du fratinoj kiuj baptas linn simbole kaj gastigas lin hejme, klopodante helpi lin superi sian hipotezan impotentecon. Preskaŭ koincide kun la jarmila ŝanĝo, Michel vivas serion de deliraj situacioj, kunhavataj kun la lokanoj de la ekstravaganca mediteranea marborda loĝloko: Gaby (Javier Gurruchaga), la malvirta frato de Trini kaj Encarna, anarkieca nudisto (Juan Diego), pastro kondamnita pro murdo (Santiago Segura), malobeaj enmigrantoj, koruptaj politikistoj kaj entreprenistoj.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro kaj roluloj[redakti | redakti fonton]

  • Michel Piccoli (Michel)
  • Concha Velasco (Trini)
  • Amparo Soler Leal (Encarna)
  • Juan Diego (Boronat)
  • Eusebio Lázaro (Vicente)
  • Javier Gurruchaga (Gaby)
  • Santiago Segura (cura)
  • Fedra Lorente (Benilde)
  • Manuel Alexandre (Sento)
  • Guillermo Montesinos (Planas)
  • Enrique San Francisco (abogado)
  • José Sancho (Artemio)
  • Mabel Lozano (enfermera)
  • Cristina Collado (alcaldesa)
  • Pilar Ortega (Olga)
  • Alexis Valdés (Dani)
  • Joaquín Climent (Planelles)
  • Mapi Galán (Nicole)
  • Luis Ciges (Federico Baamonde)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo París-Tombuctú en la hispana Vikipedio.