Paranapiacaba

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Paranapiacaba [paranapiakaba] estas vilaĝo en muncicipo Santo André, San-Paŭlio, Brazilo. Tie naskiĝis Fanny Luiza Dupré. Ĝia nomo signifas "loko de kie oni vidas la maro" en tupia lingvo.

Paranapiacaba estis fondita de anglaj fervojaj laboristoj sub gvido de la angla inĝeniero Daniel M. FOX en 1867 kun la portugala nomo "Estação Alto da Serra" (Surmontara Stacidomo). En 1896 sanĝiĝis ĝia nomo al "Vilaĝo Martim Smith". En tiu tempo, la vilaĝo havas nur anglajn tipajn lignajn konstruaĵojn, tuj aperis apuda brazila tipa kvartalo, sed ĝis 1940-a jardeko dominis la angloj kaj iliaj idoj. En 1946, la brazila registraro aĉetis la fervojon de angla kompanio, kaj pro tio, la plejparto de la angloj forlasis la vilaĝon. En 1986 oni komencis restaŭron de historiaj konstruaĵoj de Paranapiacaba kaj hodiaŭe ĝi estas muzea turisma vilaĝo.