Parfino (setlejo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Parfino
ruse: Парфино
urbotipa loĝloko
Parfino (post la rivero Lovatj)
labora loĝloko de Rusio
Lando Rusio Rusio
Regiono Novgoroda provinco
Distrikto Parfinskij
Koordinatoj 57° 58′ 00″ N 31° 39′ 00″ O / 57.96667 °N, 31.65000 °O / 57.96667; 31.65000 (mapo)
Loĝantaro 6 350 (2020)
Fondo 1910
Horzono UTC+03
Poŝtkodo 175130
Tel. prefikso +7 81650
OKATO 49230551000
Parfino (setlejo) (Novgoroda provinco)
Parfino (setlejo) (Novgoroda provinco)
DEC
Situo enkadre de Novgoroda Provinco
Parfino (setlejo) (Eŭropa Ruslando)
Parfino (setlejo) (Eŭropa Ruslando)
DEC
Situo en kadre de la eŭropa parto de Ruslando
Vikimedia Komunejo: Parfino
Retpaĝo: adm-parfino.ru
Map
vdr

Parfino estas urbotipa loĝloko en la Novgoroda provinco, Rusio; la administra centro de la distrikto Parfinskij.

Parfino troviĝas meze en la provinco, je 116 km sude de la Novgorodo kaj je 20 km oriente de la Staraja Russa (La distancoj estis kalkulitaj ne laŭ rektoj, sed laŭ ekzistantaj vojoj). La setlejo situas sur la bordo de la rivereto Lovatj, je 30 km de ties enfluejo al la lago Ilmenj. En la setlejo en 2020 loĝis 6350 homoj.[1]

Historio[redakti | redakti fonton]

En la apudaĵoj de nuna Parfino estis menciitaj la vilaĝo Parfeevo en 1495, la vilaĝo Parfino en 1539, sed ne temis pri la ĝusta loko de la nuna Parfino.

En 1910 estis fondita tavolligna uzino sur la dekstra bordo de Lovatj, sur la tereno de la vilaĝo Ĵereslo. Sed oni rigardis tiun nomon kiel malbelsona kaj malfacile prononcebla, kaj nomis la ĉeuzinan loĝlokon Parfino, laŭ la plej proksima fervoja stacio kaj laŭ la proksima vilaĝo, situanta sur la alia bordo de Lovatj.[2]

La 11-an de septembro 1938 Parfino ricevis la statuson de urbotipa loĝloko. La 13-an de decembro 1968 estis fondita la distrikto Parfinskij, kaj ties administra centro fariĝis Parfino.[3]

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Численность населения Российской Федерации по муниципальным образованиям на 1 января 2020 года (ruse) (rar). Rusia Federala Servo de Ŝtata Statistiko. Arkivita el la originalo je 2020-10-17. Alirita 2021-03-01.
  2. п. Парфино (ruse). Заповедная Россия. Arkivita el la originalo je 2019-09-04. Alirita 2021-03-04.
  3. (2009) С. Д. Трифонов, Т. Б. Чуйкова Л. В. Федина, А. Э. Дубоносова: Административно-территориальное деление Новгородской губернии и области 1727—1995 гг. Справочник (pdf) (ruse), Sankt-Peterburgo: Комитет культуры, туризма и архивного дела Новгородской области; Государственный архив Новгородской области.