Parikŝito

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Parikŝito, marioneto de la java omboteatro.

En la hinda epopeo Mahabharato, Parikŝito estis legenda reĝo, sukcedinto de Judiŝtiro en la trono de Hastinapuro. Li ankaŭ estas konata kiel la «reĝo de la kuruoj».

En la nuntempo lia nomo estas ofta en multaj viroj de Barato kun kelkaj ŝanĝoj el la originala skribo en sanskrito: Pariksito, Pariksit, 'Parikŝat kaj aliaj.

Parikŝito estis filo de la princino Utara, kaj de la princo Abimanjo, filo de la princo Arĵuno. Li naskiĝis kelkajn monatojn post la fino de la milito de Kurukŝetro.

Kiam la reĝo Kriŝno forpasis, komenciĝis la erao Kali Juga, kaj liaj avoj, la pandavoj retiriĝis kaj realigis sinmortigan marŝadon en la Himalajo. La juna Parikŝito estis kronita, kaj la brahmano Kripo estis lia sukcedinto.