Arĵuno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Arĵuno kaj sia edzino Draŭpadi. Pentraĵo de Raja Ravi Varma.

Arĵuno - la blankulo, la purulo - estas unu el la herooj de la epopeo Mahabharato. Li estis filo de la dio Indro, ankaŭ la tria el la kvin pandavoj, filoj de la reĝo Panduo de Hastinapuro kaj ties edzinoj Kunti kaj Madri.

Dronao, la brahmano sperta pri la militarto, instruis al Arĵuno la batalartojn, speciale la arkpafarton pro kio li iĝis spertulo kaj per pafkonkurso li gajnis sian edzinon Draŭpadi. Li ankaŭ geedziĝis kun Ulupi, princino de Nagao, Ĉitrangada, princino de Manipuro kaj Subadra, fratino de Kriŝno, la avataro de la dio Viŝnuo, de kiu li estis proksima amiko. En la epopeo, kiu rakontas lian tutan vivon, Arĵuno iĝis la plej granda militisto de ĉiuj epokoj.

La Bhagavad Gita, unu el la plejaj tekstoj de hinduismo, rakontas konversacion inter li kaj Kriŝno.