Parlamenta Asembleo ĉe la Unuiĝintaj Nacioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Proponita flago

Parlamenta Asembleo ĉe la Unuiĝintaj Nacioj, nomata mallonge ankaŭ UN-Parlamento, arabe: الجمعية البرلمانية للأمم المتحدة (transkribo Al-Ǧamʿīyah al-Barlamānīyah lil-ʾUmam al-Muttaḥidah), ĉine 联合国议会大会 Liánhéguó Yìhuì Dàhuì, france Assemblée parlamentaire des Nations Unies, hispane: Asamblea Parlamentaria de las Naciones Unidas, angle: United Nations Parliamentary Assembly kaj ruse Парламентская Ассамблея Организации Объединенных Наций Parlamentskaja Assambleja Organizacii Ob'edinennij Nacij), estas proponita institucio por la sistemo de Unuiĝintaj Nacioj, kiu permesos la partoprenon de parlamentanoj de ĝiaj ŝtatoj membroj, kaj laste, la rektan elektadon de Parlamento de la UN.

En aprilo 2007 formiĝis la Kampanjo por la establo de Parlamenta Asembleo ĉe la Unuiĝintaj Nacioj kiel internacia reto de neregistaraj organizoj kaj parlamentanoj. Ĝia sola celo estas realigi tian asembleon. La koncernan alvokon subskribis ankaŭ la esperantaj organizoj UNU MONDO kaj Esperanta Civito.

La ideo de Parlamenta Asebleo ĉe UN tamen estas jam simile aĝa kiel la UN mem. Jam en 1958 en sia libro Federala Sperto, Edmond Privat pledis por "dua kunveno" (= dua ĉambro) de UN, kiu estu elektata de la popoloj laŭ proporcio de la loĝantoj. Tiu ĉi dua ĉambro reprezentu ne la interesojn de la ŝtatoj, sed tiujn de la homaro, kaj tiamaniere helpu certigi la pacon.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

greke Alvoko por la establo de Parlamenta Asembleo ĉe la Unuiĝintaj Nacioj (en Esperanto)