Parlamento de Ganao

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Parlamento de Ganao
unuĉambra parlamento
Geografia situo 5° 33′ 24″ N, 0° 11′ 24″ U (mapo)5.5566666666667-0.19Koordinatoj: 5° 33′ 24″ N, 0° 11′ 24″ U (mapo)
Lando(j) Ganao vd
Sidejo Osu
Parlamento de Ganao (Ganao)
Parlamento de Ganao (Ganao)
DEC
Parlamento de Ganao
Parlamento de Ganao
Map
Parlamento de Ganao
Membro de Afrika Parlamenta Unio vd
Retejo Oficiala retejo
vdr
la ganaa parlamentejo

La parlamento de Ganao (angle Parliament of Ghana) estas la leĝdona organo de la prezidenta respubliko Ganao. Krom la prezidento de Ganao, kiu krom sia funkcio kiel ŝtatestro ankaŭ servas kiel estro de la registaro, la unuĉambra parlamento de Ganao estas la dua organo de la ŝtato, kiu ricevas sian legitimiĝon tra elektoj rekte de la ganaa civitanaro.

La laŭ la stato de la lasta elekto de decembro 2012 275 parlamentanoj rekte elektiĝas per majoritata balotsistemo en unuopaj voĉdonaj distriktoj. La politika partio Nacia Demokratia Kongreso de la partiestro kaj nuna ŝtata prezidanto John Dramani Mahama fine atingis 47,51 procentaĵojn de la voĉoj. Samtempe rekte okazis prezidanta baloto, kiun John Dramani Mahama gajnis per 50,70 procentaĵoj de la voĉoj.

La nuntempa parlamento de Ganao estas bazita sur la nun kvara konstitucio de Ganao, validiĝinta en 1992. En ties ĉapitro 10 estas fiksata la jura bazo de la parlamento, en alineoj 93-123 de la konstitucia teksto. La minimuman nombron de 140 parlamentanoj difinas paragrafo 93 de ĉapitro 10. En paragrafoj 42 ĝis 56 de ĉapitro 7 de la konstitucio estas reguligataj la balotsistemo kaj la formo de politikaj partioj.