Parley P. Pratt

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Parley P. Pratt

Parley P. PRATT, Sr. (n. la 12-an de aprilo, 1807 - m. la 13-an de majo, 1857) estis frua gvidanto de la Movado de la Sanktuloj de la Lastaj Tagoj, kaj (kune kun la pli juna frato Orson Pratt) en 1835 fariĝis unu el la fondaj membroj de la Kvorumo de la Dek du Apostoloj. Li estis misiisto, poeto, religia verkisto, redaktoro de la revuo The Latter-day Saints' Millenial Star (Jarmila Stelo de la Sanktuloj de la Lastaj Tagoj). Li partoprenis la mormonan migradon al Utaho en 1847 sub Brigham Young.

Li naskiĝis en Burlington (Novjorkio). Post edziĝo li iris kun la edzino al la regiono de Klevlando, Ohio. Li fariĝis adepto de restaŭrisma baptista sekto, sed dum vizito al la familio en Novjorkio en 1830, li legis la Libron de Mormono, konvinkiĝis pri ĝia vereco, kaj aliĝis al tiu movado.

En 1857, la jura edzo de lia 12-a edzino murdis lin.