Partero (teatro)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Italforma teatro de Douai, la partero vidita el la pul-balkono.

Partero estas la teretaĝa parto de teatra ĉambrego,[1], tio estas la sidlokaro situa malantaŭ la sidlokoj de la orkestro en teatro aŭ alitipa spektaklejo.

Foje la partero ne havis faktajn sidlokojn kaj disponigis nur el la plej malmultekostaj lokoj ĉar la publiko, nur viroj, staris. La virinoj rajtis ĉeesti nur sur la loĝioj aŭ balkonoj pro siaj enormaj vestaĵoj kaj harfrizaĵoj, kaj por eviti seksajn kontaktojn.

Laŭ Francisko Azorín partero estas Teretaĝo de teatra salonego.[2] Li indikas etimologion el la latina per + terra (sur tero).[3]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. NPIV
  2. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 159.
  3. Azorín, samloke.