Partio por paco, demokratio, repaciĝo kaj rekonstruo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La Partio por paco, demokratio, repaciĝo kaj rekonstruo (france Le Parti pour la Paix, la Démocratie, la Réconciliation et la Reconstruction; PPDRR) aŭ PPDRR-Abavandimwe estas malgranda politika partio en Burundo. Ĝi estis registrita la 17-an de marto 2004 kaj iĝis la 24-a politika partio de la lando.[1] Ĝia gvidanto tiutempe estis Jean Léopold Nzobonimpa. Tamen jam en la mezo de decembro 2004 ĝin gvidis la pastro Athanase Hakizimana.[2] En la 19-an de julio 2009 la partio estis menciita sub la nomo PPDRR-Abavandimwe kaj tiumomente ĝin estris Aloys Baricako.[3]

PPDRR iĝis unu el 10 partioj, kiuj ne subskribis la 6-an de aŭgusto 2004 la Pretorian protokolon pri divido de potenco.[4] La partio partoprenis komunuman balotadon en 2005 kaj gajnis unu postenon de la konsilisto de komunumo en la komunumo Shombo (provinco Karuzi).[5] Dum la balotado en la Nacian asembleon la 4-an de julio 2005 por PDRP voĉdonis 1 964 elektantoj (0,08 %) kaj ĝi ne akiris eĉ unu lokon en la Nacia asembleo.[6]

La 17-18-an de decembro 2008 iu oficiulo en la komunumo Kanyosha (provinco Bujumbura Rural) estis arestita pro sia aparteno al PPDRR. Baldaŭ li/ŝi estis liberigita.[7]

Referencoj[redakti | redakti fonton]