Partoprena Instituto por Evoluaj Alternativoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Partoprena Instituto por Evoluaj Alternativoj
Participatory Institute for Development Alternatives (PIDA)
organizaĵo
Komenco 1980
Lando(j) Srilanko vd
Sidejo Srilanko
Tipo evolua neregistara organizaĵo
vdr

La organizaĵo Partoprena Instituto por Evoluaj Alternativoj - angle Participatory Institute for Development Alternatives - estis evolua, senprofitcela ne-registara organizaĵo en Srilanko. En 1982 al la organizaĵo estis aljuĝita la premio de ĝusta vivmaniero (la "alternativa Nobel-premio"), kiu aparte honorigas iujn ekzemplajn aktivulojn kiuj „agadas por praktikaj kaj ekzemplaj solvoj por la plej aktualaj problemoj kiujn la mondo alfrontas hodiaŭ“.

La aliro de la organizaĵo al evoluo kreskis el pionira laboro meze de la 1970-aj jaroj de sud-aziaj universitatanoj kiuj priesploris azian malriĉecon kaj la fiaskon de pasintaj evoluaj klopodoj. Ili provis difini konceptan kadron por alternativa modelo por evoluo en Azio.

La vizio de la organizaĵo por evoluo estis procezo de tutisma homa plibonigo administrita fare de la homoj koncernitaj en siaj propraj komunumoj. Tiel, la projekto montris, ke la socia kaj materia pozicio de kaj la kamparaj kaj urbaj malriĉuloj, kiuj preskaŭ ĉiam estas marĝenigitaj de konvenciaj evoluaj klopodoj, povas esti konsiderinde plibonigita plejparte per siaj propraj klopodoj se ili ricevas la necesan helpon kaj instigon. Tiu scio teorie klaras al ĉiu evoluhelpanto - sed la projekto intense engaĝiĝis pri praktika vivigo de la teorio, dum pli ol jardeko.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]